Instituto de Muziko Curtis | ||
---|---|---|
La konstruaĵo de Curtis Instituto en palaco Rittenhouse en Filadelfio | ||
konservatorio privata neprofitcela lernejo muzika altlernejo | ||
Komenco | 1924 vd | |
Geografia situo | 39° 56′ 56″ N, 75° 10′ 14″ U (mapo)39.9488-75.1706Koordinatoj: 39° 56′ 56″ N, 75° 10′ 14″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Pensilvanio | |
Adreso | 1726 Locust St, Philadelphia, PA, 19103 | |
Poŝtkodo | 19103 | |
| ||
Fondinto(j) | Mary Louise Curtis Bok Zimbalist vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Instituto de Muziko Curtis (IMC, angle Curtis Institute of Music) estas muziklernejo en Filadelfio, Pensilvanio, kies studoj kondukas al diplomo pri muziko, bakalaŭro pri muziko, atestilo pri opermuziko kaj atestilo pri profesiaj studoj en opero. Ĝi estas konsiderata unu el la plej gravaj muzikkonservatorioj en Usono.
Ĉiuj studentoj ricevas plenan edukadon, sed akcepto estas ekstreme konkurenciva, do Curtis havas la plej malaltan akcepton de iu kolegio aŭ universitato en la mondo, post la Juilliard School kaj sekvata de Universitato Yale kaj Universitato Harvard. Inter kantistoj, pianistoj, orgenistoj, dirigentoj kaj komponistoj, nur sufiĉe da studentoj estas akceptitaj por kompletigi simplan orkestron. Tial, entute ĉirkaŭ 1600 ĝis 2000 studentoj studas dum la sama studjaro.